Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Paŭlo Prokrasty

Kiel princo malbenita
trans la Ocean' Fabela,
sola vivas Paŭl' Prokrasty
grumble sur bien' nobela.
Ho, se estus edzineto,
ŝanĝus sin la vivmanier'...
Interrompis Paŭl' Prokrasty:
"Eh, ne urĝas la afer'!"

De l' kaduka dom' faladas
la mortero, kaj la vento
dio scias kie kuras
kun la peco de tegmento.
Riparigu, ĉar rigardos
tra l' plafono la ĉiel'...
Interrompis Paŭl' Prokrasty:
"Eh, ne urĝas la afer'!"

La ĝardeno dezertiĝis,
sed ja floras agrogrundo:
ĉia spec' de sovaĝfloroj
tie pompas en abundo.
Kial dormas laboristoj,
pigras la plugila fer'?
Interrompis Paŭl' Prokrasty:
"Eh, ne urĝas la afer'!"

Kaj la vestoj! L' olda jako
kaj trivita pantalono
taŭgus por araneaĵo
jam nur en necesbezono.
Sendu voki la tajloron,
drap' atendas en kamer'...
Interrompis Paŭl' Prokrasty:
"Eh, ne urĝas la afer'!"

Tiel li tra l' viv' vegetas.
Kvankam al li de l' praavo
restis heredaĵo riĉa,
ĉiam estis li sen havo.
Sed ne estas lia kulpo:
naskis lin hungara ter',
kie estas pradevizo:
"Eh, ne urĝas la afer'!"